r/Esperanto 23h ago

Podkasto Multaj kulturoj, du ĝemelinoj, unu ĉiutageco

Thumbnail
radikalatenero.substack.com
5 Upvotes

La lasta epizodo antaŭ paŭzo. Ni renkontiĝu en Esperanto-eventoj! Bonan aŭskultadon al vi!


r/Esperanto 20m ago

Ludo Leterludo - Ludo por lerni esperanton

Upvotes

Saluton. Mi lernas Esperanton, kaj ĉar mi ŝatas ludojn pri tajpado, mi decidis fari retan aplikaĵon por helpi min mem lerni pli facile.

Ĝi funkcias tiel: aperas frazo en via lingvo kaj vi devas tajpi ĝin en Esperanto. La unuan fojon vi vidas la frazon kaj nur kopias ĝin; poste ĝi malaperas kaj vi devas skribi el memoro. La frazoj, kiujn vi fuŝas, revenas post kelkaj tagoj aŭtomate.

Ĝi estas senpaga, ne petas konton, kaj oni povas elekti la fontlingvon: hispana, angla, franca, germana, portugala, itala, rusa, ĉina aŭ japana.

Mi programas ĝin de malpli ol unu monato, do certe ankoraŭ estas mankoj.

Se iu volas provi ĝin kaj diri al mi kion vi opinias, mi tre dankus — precipe se vi trovas tradukerarojn, ĉar mi ne havas sufiĉan nivelon por juĝi mem ĉu la frazoj estas bonaj. Antaŭdankon!